Pripensado donas al mi la ŝancon ordigu miajn pensojn.

Pensoj

La plej danĝera el niaj antaŭjuĝoj estas la kredo, ke ni havas neniun.

Pensoj                                                                       [1537 - 28]

Nia vivo estas tio, kion ni faras ĝin per niaj pensoj. araktero.

La penso ĉiam devas esti klara, nur perceptoj estas neklaraj.

Obskure dirita, estas obskure pensita.

Ĉion, kion mi povas pensi, mi povas pensi klare. Ĉion, kion mi povas diri, mi povas diri klare. Sed ĉion, kion mi povas pensi, mi ne povas diri.

Forta estas la homo, kiu havas nur unu ideon.

Pripensado donas al mi la ŝancon ordigu miajn pensojn.

Ordigu viajn pensojn, kaj vi rimarkos, ke ili ne estas tiom multaj.

Mi pensas, ke okdek procentoj de homoj trairas sian vivon, sen havi unu propran originalan ideon.

Ĝi estas kun ideoj kiel ĉe junaj infanoj. Mi plej ŝatas miajn proprajn.

Niaj pensoj limigas nian mondon.

La limoj de mia lingvo egalas al la limoj de mia mondo.

Pensoj estas veneno, ju pli mi pensas, des malpli mi atingas.

Kiam vi rimarkas, ke viro havas grandajn pensojn pri si, vi povas esti certa, ke ili estas la solaj grandaj pensoj, kiujn li havis en sia tuta vivo.

La ideo de la estonteco estas pli fruktodona ol la estonteco mem.

Vizioj estas la ideoj de la estonteco.

Ideo esta penso, kiu restis staranta.

Atentu, kion vi diras, antaŭ ol vi diras, kion vi pensas.


Saĝo   

Saĝulo serĉas saĝon, malsaĝulo ĝin jam trovis.

Vi estas saĝa tiel longe vi serĉas saĝon. En la momento, kiam vi pensas, ke vi trovis ĝin, vi fariĝos malgajninto.

Kiu faras multajn demandojn, tiu pliigas la saĝon de multaj.

Saĝo havas longajn orelojn kaj mallongan langon.

Saĝo komenciĝas nur post interŝanĝo de opinioj.

Iu ajn povas scii. La celo estas kompreni.

Kun kompreno ofte atingas pli ol kun racio.

La limoj de saĝo - Ĝi kutimas esti nomita frenezo.

La diferenco inter genio kaj stulteco estas, ke genio havas siajn limojn.

Mi vere scias nur kiam mi scias malmulte. Kun scio, miaj duboj kreskas.

Nur la saĝuloj havas ideojn, la plimulto el ni homoj estas obsedita de ideoj.

Vivsaĝo konsistas unuavice en la kabablo ignori tion, kio ne gravas.

La saĝuloj kreas proverbojn, la malsaĝuloj ilin ripetas.

Avareco trompas saĝon.

Singardemo estas la vojo al saĝo.

Malkuraĝuloj nomas pesimismon saĝo.

Junuloj opinias, ke ili estas sufiĉe saĝaj, same kiel ebriuloj opinias, ke ili estas sufiĉe sobraj.

Nur malklerulo koleras. La saĝulo komprenas.


Pensmanieroj

Scivolemo estas la natura deziro de la cerbo.

Unu afero estas kredi, ke mi mem pensas ĝuste, kaj tute alia pensi, ke ĉiuj aliaj pensas malĝuste.

Por ke aferoj malkaŝu sin al ni, ni devas esti pretaj forlasi niajn opiniojn pri ili.

Fantazio ofte kondukas nin al mondoj, kiuj ne ekzistas, sed sen fantazio ni iras nenien.

La kapablo vidi aŭ pensi alimaniere estas pli grava ol akirita scio.

La kapablo pensi malsame hodiaŭ ol hieraŭ distingas la saĝulon de la obstina.

Logiko estas sistema maniero por alveni al malĝustaj konkludoj konvinke.

Antipatio pli bone analizas, sed nur simpatio komprenas.

Komuna prudento estas la pordisto de la penso; ĝia tasko estas, ne enlasi aŭ eliri ideojn de dubinda aspekto.

Zorgu malpli pri tio, kion aliaj pensas pri vi, kaj pli pri tio, kion vi mem pensas pri aliaj.

Mia konkludo pri la afero, estis en la punkto, kiam mi laciĝis pensi pli pri la afero.

Pensi kontraŭe al la reganta estas kuraĝa. Paroli kontraŭ ĝi estas pura frenezo.

Proverboj ne devas esti pensado. Homo povas distri sin per ili. Alivorte, speco de sekvo de lulkantoj.

Espero kutime estas malbona gvidulo, sed tre bona kiel vojaĝkunulo.

Tio, kion oni nomas optimismo, estas ofte rezulto de neadekvata pensado.

Idealismo pliiĝas rekte proporcie al la pliigita distanco al la problemo.

Cinikulo eltiras amarajn konkludojn el la pasinteco, li ankaŭ eltiras cinikajn konkludojn pri la estonteco.

Mi ne devus pensi tro multe. Estas risko, ke mi kreos problemojn, kiuj eĉ ne ekzistis.

Estis facile, multaj diras kiam ili renkontas kaj komprenas genialan ideon.

Pravigi ion estas kiel komenci semi dubojn pri tio.

Nur niaj duboj kreskas tra la jaroj, ne niaj konvinkoj.

Nescio igas nin aŭdacaj, sperto igas nin heziti kaj dubi.

Kion vi kontraŭstaras determinas kio vi fariĝas.

La plej malbona maniero akiri ideojn estas ĉasi ilin.

Ne trompu vin mem, ĉar estas por vi plej facile trompi vin mem.

Serĉu simplecon kaj malfidu ĝin.

Ĝeneraligo estas sama kiel esti idioto.

Estas nenio vere simpla, estas nur simpligoj.

Antaŭ ol vi estas certa pri afero, vi estas absolute certa.

La kulpo de la mondo estas, ke la stultuloj estas tiel certaj pri ĉio - kaj la saĝuloj estas tiel plenaj de dubo.

Se vi havas nur martelon, ĉiuj problemoj aspektas kiel najloj.

Pensu kontraŭe

Post iom da tempo, legado kondukas al via pensado de ĝia krea tasko. Se vi legas tro multe, vi uzas tro malmulte de via propra cerbo kaj tiel ricevas maldiligentajn pensmanieron.

Legado estas, ke vi pensas per la cerbo de iu alia anstataŭ la via propra.

Ne vivu en la pasinteco, ne sonĝu pri la estonteco, sed koncentriĝu pri la nuntempo.

Nekompetenteco manifestiĝas en la uzo de tro da vortoj.

Se vi mem, gvidata de via propra konscienco, lernis distingi inter bono kaj malbono, ĝusta kaj malĝusta, la publika opinio ne havas valoron.

Kie ĉiuj pensas same, neniu pensas tre multe.

En grupo kondensiĝas stulteco. Inter tiuj, kiuj tute konsentas, stulteco ŝtoniĝis.

La aferoj, kiujn vi riskas, malkaŝas la aferojn, kiujn vi taksas.

Nur idiotoj neniam ŝanĝas sian opinon.

Erari

La optimisto verŝajne same ofte eraras kiel la pesimisto, sed li pli amuzas.

Agnoski vian eraron pruvas, ke vi estas pli saĝa hodiaŭ ol hieraŭ.

Erari estas homa, kaj estas eĉ pli humane kulpigi aliajn pri ĝi.

Ne estas pli granda eraro ol tiri la haste konkludon, ke opinio estas senutila, ĉar ĝi estas malbone bazita kun argumentoj.

Intuicio rilatas al la tuja kapablo de iuj homoj misjuĝi la situacion.

Ĉiu el ni povas erari, sed nur malsaĝuloj persistas en sia iluzio.

Vi neniam devas honti konfesi, ke vi eraris. Alivorte, vi estas pli saĝa hodiaŭ ol hieraŭ.

La erara baza supozo restas videbla en la konkludoj.

Kredoj

Pri viaj iluzioj, vi konas nur la rompitajn.

La plej danĝera el niaj antaŭjuĝoj estas la kredo, ke ni havas neniun.

Multaj homoj pensas, ke ili pensas, kvankam fakte ili nur reordigas inter siaj antaŭjuĝoj.

Tiel nomata komuna racio estas kolekto de antaŭjuĝoj, kiujn ni akiris jam ĝis la aĝo de dek ok jaroj.

Viziulo vidas aferojn nevideblajn por aliaj.

La idealo ofte estas nur brila vizio de la vero.

Troaj esperoj donas la plej grandan seniluziiĝon.

La lasta iluzio estas, kredi sin ĉion perdis.

Ne ekzistas iluzio tiel danĝera kiel tiu, kiun vi pensas, estas seniluziiĝo.

La tempo ŝanĝas homojn, sed ne la bildon, kiun mi havas pri ili.

La optimisto opinias, ke la estonteco estas necerta.

Se vi kredas je viaj dormoj, estas kvazaŭ vi trapasus vian vivon en dormo.

Opinio ne estas nepre ĝusta, nur ke iu pretas morti pro ĝi.

Ne lasu la bruon de aliaj opinioj sufoki vian propran internan voĉon.

Opinioj estas kiel najloj. Facile frapi sed malfacile eltiri.

Ŝanĝi nian opinion ofte postulas de ni pli da kuraĝo ol resti fidela al ĝi.

Saĝa homo neniam konsideris ŝanĝon de opinio kiel perdon de daŭreco.

Ŝanĝi vian opinion ne estas krimo.

Homo, kiu estas preta morti pro ideologio, tiu postulas, ke la ideologio ne estas tute klara al li.

Herezo estas nur alia nomo por libereco de penso.

Estas malfacile esti hereza. Oni devas pensi pri ĉio mem.

Ni estas klarvidaj malantaŭen, duonblindaj en la nuntempo, blindaj al kio estota.

Modesteco estas la indiferenteco kaj komforto de la animo.


Diversaj

Vortoj devas esti pesitaj, ne kalkulitaj.

Interpreto estas la venĝo de la intelekto al la arto.

La aforismo baziĝas ofte sur malico kaj analizo.

La tempo resanigas tion, kion la menso ne povas fari.

Imago estas pli grava ol scio.

Idealoj estas lumturoj, ne havenoj.

Ĉio povas esti dividas en tiom da partoj kiom oni volas.

La optimisto klarigas, ke ni vivas en la plej bonaj eblaj mondoj kaj la pesimisto timas, ke la optimisto pravas.

Multaj deziras ŝanĝi la mondon, sed malmultaj pensas ŝanĝi sin mem.

Se vi elektas ne decidi, vi faris decidon.

Nenio malkaŝas vian karakteron pli klare ol aferoj, kiujn vi trovas ridindaj.

Aŭskultu racion, alie ĝi dolore rememorigos vin.

Majstri alian lingvon estas kiel havi alian animon.

Ĉiu malsaĝulo povas kritiki, kaj multaj faras ĝin.

Enuiga mallaboreco povas esti utila. Eble tiamaniere vi elpensas ion por fari aŭ elpensi tute novajn aferojn.

Se vi volas, ke la Sinjoro ridetu, diru viajn planojn por la estonteco.

Simpleco estas la finfina formo de sofistikeco.

Ne estas limoj al tio, kion homoj povas elpensi kiam mankas al ili imago.

Estas oportune ne konas min mem, tiam mi ne estos seniluziigita.

Ĉiufoje, kiam mi estas ĉe la flanko de la plimulto, estas tempo por mi preni paŭzon kaj pensi.

Kiam mi finfine akceptas min tia, kia mi estas, mi eble ne plu estos tia.

Mi ne eltenas netoleremajn homojn.

Flatado estas kiam iu diras al mi precize kion mi pensas pri mi mem.

Originaleco ne signifas diri ion, kion neniu antaŭe diris, sed diri ĝuste tion, kion vi mem pensas.

[Ajatukset]