Sukceso alportas amikojn, malfeliĉo provas ilin.

Rilatoj

Memsufiĉaj homoj havas la bonan flankon, ke ili ne parolas pri aliaj homoj.

Amikeco                                                         [126 - 54]

Amikoj estas senimposta riĉaĵo.

Fremdulo estas amiko, kiun vi ankoraŭ ne konas.

Ni estas medio de unu la alia kaj tial ni devas ĉiam atenti la ĉeestantojn.

Amikeco pliigas feliĉon kaj malpezigas suferon duobligante nian ĝojon kaj dividinte nian malĝojon.

Parolu bone pri viaj amikoj, silentu pri viaj malamikoj.

Plej bone estas por vi kredi al la bono de ĉiu, por tiel vi povus eviti de multaj iritiĝoj,

Rideto kostas malpli ol elektra lumo kaj tamen ĝi lumigas pli en hejmo.

Amika vorto kostas nenion kaj ofte estas ankoraŭ la plej bona el ĉiuj donacoj.

En sekeco ni malkovras la bonajn fontojn, en bezono la bonajn amikojn.

Vera amiko neniam haltigos vin sur via vojo krom se vi iras al malsupro.

Vera amikeco estas kiel sano, vi nur rimarkos ĝian valoron kiam vi ĝin perdis.

Se vi volas trovi amikon, plej bone estas fermi unu okulon - se vi volas konservi ŝin, plej bone estas fermi ambaŭ.

Rideto estas la plej mallonga distanco inter du homoj.

Ke vi zorgas kaj atentu aliajn signifas tiom multe.

Esti kune pliigas amikecon, sed ne troa.

Sen intimeco, nenio amikeco.

Amikoj estas kiel steloj, ni ne ĉiam vidas ilin, sed ni scias, ke ili estas tie.

Elektu viajn amikojn malrapide, rezignu ilin eĉ pli malrapide.

Malgrandaj vundoj kaj malriĉaj amikoj ne estu malestimataj.

Vera amiko estas tiu, kiu scias ĉion pri vi kaj ankoraŭ ŝatas vin.

Kaŝe korektu amikon, sed laŭdu lin antaŭ aliaj.

Antaŭ ol vi prunteprenas monon de amiko, unue pensu pri kiu vi plej bezonas.

Amiko en potenco estas perdita amiko.

Kiu bone interkonsentas kun ĉiuj, tiu ne estas amiko de neniu.

Se homoj aŭdus, kion ili parolis pri aliaj, ne estus kvar amikoj en la mondo.

Neniam troigu viajn erarojn. Pri ĝi prizorgas viaj amikoj.

La malavantaĝo kun tio, kiam vere bone mi suksesas estas, ke ĝi ĝenas miajn amikojn.

Neniam klarigu. Viaj amikoj ne volas aŭdi ĝin, kaj viaj malamikoj ankoraŭ ne kredas vin.

Estas facile por mi esti afabla al homoj, pri kiuj mi tute ne zorgas.

Se vi postulas de vi pli ol aliaj, vi estos ŝparita de la envio de aliaj.

Sukceso alportas amikojn, malfeliĉo provas ilin.

Pli bone sincera malamiko ol falsa amiko.

La flata malamiko estas la plej danĝera.

Ĉu mi ne pereigas miajn malamikojn, kiam mi amikigas ilin?

Fratineco kutime finiĝas kun divido de heredaĵo.

La amiko de ĉiu estas amiko de neniu.

Kiu laŭdas ĉiujn, tiu laŭdas neniun.

La amikoj nomas sin sinceraj, la malamikoj estas tiaj.

Vi ne povas kulpigi viajn malamikojn pro via soleco, nur viajn amikojn.

Amo

Amu vian proksimulon kiel vin mem.

Amo estas eterna tiel longe kiel ĝi daŭras.

La vojo al la koro de viro iras tra lia egoo.

Amo ne estas tuŝi unu la alian, sed atingi unu la alian.

Ami ne estas la sama kiel rigardi unu la alian en la okulojn, sed rigardi kune en la sama direkto.

Amo ne estas blinda, sed prefere miopa.

Amo estas blinda. Geedzeco redonas vizion.

Se vi volas konkeri la koron de homo, permesu al ŝi montri, ke vi malpravas.

Amo estas plej malforta kiam vi dubas pli ol vi fidas, sed amo estas plej forta kiam vi lernas fidi malgraŭ viaj duboj.

La tragedio de amo ne estas morto, ne eksedziĝo, sed indiferenteco.

Skrapu iomete sur vian amanton, kaj vi trovos malamikon.

La lojaleco estas nur la lastaj restaĵoj de malnova amo.

Viro / virino

Viroj konstruas domojn, virinoj hejmojn.

Geedziĝo estas kiam du homoj konsentas ŝanĝi reciproke la kutimojn.

Tenu viajn okulojn malfermitaj antaŭ geedziĝo kaj duone fermitaj post geedziĝo.

La matematika formulo por parrilato: sumigu viajn enspezojn, reduktu elspezojn, multobligu ĝojojn kaj dividu viajn malĝojojn.

Viroj malkovras ofte aferojn, kiujn virinoj konis jam delonge.

La sociaj sciencoj montras, ke la rolo de virinoj en la socio spegulas la nivelon de civilizacio.

Virino devas esti duoble pli bona ol viro por atingi duonon de tio, kion atingas viro.

La diveno de virino estas kutime pli preciza ol la certa aserto de viro.

La ruzo de virino kutime venkas la intelekton de viro.

Kiam edzino lernis kompreni sian edzon, ŝi kutime ĉesas aŭskulti.

Virina intuicio ofte estas nenio pli ol la kapablo travidi virojn.

Intuicio: Stranga kompreno, kiu diras al virino, ke ŝi pravas, ĉu ŝi pravas aŭ malpravas.

Ke virino ĉiam ricevas la lastan vorton estas ĉar viroj ne povas pensi pri nenio pli.

Argumenti kun virinoj estas kiel provi legi gazeton en ŝtormo.

Ĉu la termino "patrina lingvo" estas pro tio, ke la patroj ne multe diris?

Virino estas malfacile trakti, sed estas pli malbone perdi.

Virinoj volas esti belaj prefere ol inteligentaj. Ja ili scias, ke la vido de viro estas pli bona ol lia intelekto.

La virino deziras, ke la viro havu la samajn bonajn kvalitojn kiel la ĉevalo; majesta, forta, sed antaŭ ol ĉio obeema.

Por viro, mensogo estas la lasta rimedo; por virino estas la unua helpo.

Viroj kaj virinoj konsentas pri almenaŭ unu punkto; ambaŭ malfidas virinojn.

Estas nur du specoj de virinoj en ĉi tiu mondo. Virinoj, kiuj ĉiam parolas kaj virinoj, kiuj neniam silentas.

Virinoj havas pli malaltan vortprovizon ol viroj, sed aliflanke, la uzo de vortoj estas pli granda.

La lango de virino estas ŝia glavo kaj ŝi ne lasas ĝin rustiĝi.

Dio faris la unuan lautparolanton el ripo de la viro.

Klaĉo eniras ĉe viro tra la unu orelo kaj eliras tra la alia orelo.Ĉe virino, klaĉo eniras tra ambaŭ oreloj kaj eliras tra la buŝo.

Ĉiam tenu la plej altan estimon al silentema virino. Neniu virino havas pli grandan saĝon ol tiu, kiu ŝcias teni sian buŝon.

Se vi parolas malbonon pri via edzino, vi malhonoras vin.

Viro ne pardonas. Li nur forgesas. Virino pardonas ĉion sed neniam forgesas.

En la aĝo de tridek kvin jaroj, viro komencas havi pensojn pri virinoj: antaŭ tio, li havis sentojn.

Ĉiu viro estas mastro de sia domo - ĝis la gastoj estas foriritaj.

Viro progresanta en kariero ne havas tempon por sia edzino aŭ amikoj: Li devas tute dediĉi sin al siaj malamikoj.

Ne sur la vizaĝo vi ekkonas viron, sed sur la masko.

Neniam subtaksu viron, kiu supertaksas sin.

Tuj kiam Adam ricevis la ŝancon, li akuzis la virinon.

Viro, kiu ne konas siajn difektojn, ne aŭskultis sian edzinon.

Ĉiuj admiras bonan perdanton krom lia edzino.

Riĉa edzo ankoraŭ estas la plej populara laborŝpara ilo.

Bona maniero konservi vian edzinon en pli bona humoro estas ke vi ofte donas al ŝi komplimentojn.

Paco en la hejmo akiriĝas se oni faras tion, kion edzino konsilas.

Timidaj knaboj neniam rajtas kisi belajn knabinojn.

La virino estis la numero du eraro de Dio.

La virto de la virino estas la plej grava invento de la viro.

La virinoj unue, en densan neĝon kaj al malforta glacio.

Hundo estas pli saĝa ol virino. Ĝi ne bojas je sia mastro.

Kiam virino tro maljuniĝas por plaĉi al viroj, ŝi turnas sin al Dio.

Konataj

Estas peke pensi pri aliaj malbone, sed ne ĉiam eraro.

Traktu viajn kunhomojn kun digno kaj respekto, kaj ne permesu ke iu ajn estu ofendita aŭ diskriminaciata.

Ni ne rajtas kulpigi aŭ kondamni alian. Fakte, ni vere ne konas iun ĝuste.

Estas facile kulpigi aliajn. Tial multaj el ni faras tion. Laŭdi per kompreno estas multe pli malfacila.

Ne juĝu homojn pro iliaj opinioj, sed pro tio, kion ili atingas kun ili.

Ju pli mi ekzamenas min kaj mian konduton, des pli bone mi komprenas aliajn kaj des malpli mi juĝas.

Vi amikiĝas pli rapide per interesiĝo pri ili ol per provo ke ili interesiĝu pri vi.

Vi ofte ricevas malamikojn se vi provas ŝanĝi ion.

Estas malmultaj sinceraj amikoj - sed la postulo ankaŭ ne estas tiom granda.

La percepto de homoj pri vi ŝanĝas vin pli facile ol vi ŝanĝas la impreson pri vi mem.

Ne zorgu, kion diras kritikistoj: Neniu iam ajn starigis statuon al memoro de kritikisto.

Ni malpli zorgus pri tio, kiom aliaj pensas pri ni, se ni scius kiom malofte fakte ili faras tion.

Pli bone estas esti malamata ĉar vi estas vi mem, ol esti amata ĉar vi estas konsiderata kiel iu alia.

Ĉiam pardonu viajn malamikojn; nenio alia tiel ĝenas ilin.

Pli bona estas pardono ol venĝo.

Multaj el ni ofte parolas pri la plej gravaj aferoj kun tute fremduloj.

Mi volas konservi miajn plej sanktajn kaj malpurajn aferojn por mi mem.

Ne dividu viajn zorgojn kun aliaj. Iuj ne zorgas pri ili kaj iuj povas esti diable feliĉaj pri ili.

Pli bone estas konservi vian sekreton mem, ol lasi iun alian fari ĝin.

Pluraj el ni homoj havas grandegan sopiron paroli pri ni mem, kaj la sola afero, kiu retenas nin, estas la malvolemo de aliaj ludi la rolon de aŭdienco.

Ne zorgu, ke homoj parolas malbone pri vi. En la plej bona kazo, ĝi povas esti envio.

Kiam homoj parolas pri vi malbone, vivu kvazaŭ neniu kredus ilin.

Tiu, kiu parolas malbone pri iu en via ĉeesto, ne ĝenas, ke vi transdonas la klaĉon.

Gardu tiun, kiu senkaŭze flatas vin. li ankaŭ kulpigos vin maljuste.

Kalumnio influas tri homojn: la parolanto, la aŭskultanto kaj tiun, kiun pri parolas.

Ju pli bone mi konas min pri mi mem, des pli da pacienco mi havas kun aliaj homoj.

Disciplino estas sento de malkomforto, kiun mi havas, en la ĉeesto de mia superulo.

Ne lasu vian estron scii, ke vi estas pli inteligenta ol li.

Memsufiĉaj homoj havas la bonan flankon, ke ili ne parolas pri aliaj homoj.

Parencoj kaj proksimaj konatoj ne rekonas profeton el sia propra rondo.

La homoj, kiujn ni taksas, estas nenio krom suksesaj skamistoj, kiuj ne estis elkovritaj de la ago mem.

Diskuto: Rimedo akiri miajn proprajn kaj ankaŭ la aliaj siajn proprajn miskomprenojn konfirmita.

Saĝaj vortoj ofte falas sur senfruktan teron, sed afabla vorto neniam malŝpariĝas.

Moralo estas nur la sinteno, kiun ni adoptas al homoj, kiujn ni ne ŝatas.

Estas por mi pli facile pardoni malamikon ol amikon.

Se vi estas feliĉa kun vi mem, vi ne bezonas la aprobon de aliaj.

Manĝi estas societumi. Dieto estas privata.

Se vi estas malkontenta pri via proksimulo, vi ĉiam estas malkontenta pri vi mem.

Ni ofte malŝparas monon, eĉ super niaj rimedoj, por aferoj, kiujn ni ne bezonas nur por povi imponi homojn, kiujn ni ne estimas.

Diversaj 

Dirita vorto kaj ĵetita ŝtono vi ne povas repreni.

Similaj infanoj ludas plej bone.

Simileco, ĝi estas morto. Diferencoj, ĝi estas vivo.

Ni homoj preferus erari ol esti malsamaj.

Se vi ne defendas vian rajton esti vi mem, kiu defendus ĝin.

Kiu perfortas, tiu montras, ke lia argumentoj elĉerpiĝis.

Kiu povas leki, tiu povas mordi.

Ne estas nur kialo de unu, kiam du kverelas.

La sola homo, kiun vi povas ŝanĝi, estas vi mem.

Iom da subjektiveco povas ŝpari al vi tunojn da klarigoj.

Estas okazoj en niaj vivoj kie ne estas saĝe esti tro saĝa.

Skeptikuloj ofte estas honestaj homoj. Malantaŭ la entuziasmuloj, estas tre ofte eĉ veraj fiuloj kaŝantaj sur certaj niveloj.

Se vi volas vivi en la ombro de granda viro, tiam vi devas alkutimiĝi al la malvarma klimato.

Homoj, kiuj estas brutale honestaj, ricevas pli el brutaleco ol el honesteco.

Estas malmulte da espero por vi, se vi estas tro maldiligenta por akiri malamikojn.

Nur tiuj, al kiuj mankas la spino de memestimo, bezonas subteno de la lambastonoj de populareco.

Ni ofte imagas, ke viro kun okulvitroj estus edukita ĝis li malfermas sian buŝon.

Estas lukso por esti komprenita.

Ĉia reputacio estas danĝera: la bonan sekvas envio kaj la malbonan honto.

Envio estas la kunulo de honoro.

En la tria tago, la gasto komencas odori.

Krokodilaj larmoj fluas laŭ malmola haŭto.

Okulo al okulo nur kondukas al pliiĝanta blindeco.

[Ihmissuhteet]