Bonaj aforismoj malkaŝas homon, malbonaj verkiston.

Libroj kaj arto

La nuntempo plej facile vidas la novan en la arto, la posteularo la eternan.

Libroj                                                                        [1697 - 1054]  

Libroamanto neniam enlitiĝas sola.

La libroj estas mirindaj. Ili estas anstataŭaĵo de homoj, maniero por atingi homojn kaj tiel ekkoni homojn.

Per libroj mi povas koni homojn sen mi devi pasigi tempon kun ili.

Literaturo transdonas nediskuteblajn, kondensajn spertojn de unu generacio al sekva generacio. Tiamaniere la literaturo fariĝas viva memoro de la homaro.

Populara verkisto skribas kion homoj pensas. Geniulo igas homojn pensi alimaniere.

La ĉefaj kvalitoj de bona rakontanto; malestimo al la vero kaj profunda respekto al la probablecoj.

Mensogo kaj literaturo ĉiam estis proksimaj amikoj.

Se vi ne legas bonajn librojn, vi ne havas avantaĝon super tiuj, kiuj ne povas legi ilin.

Erudita malsaĝulo estas pli stulta ol malklera malsaĝulo.

Legi librojn kun citaĵoj estas bona okupo por ni nekleruloj.

Benitaj estas la strangaj homoj: poetoj, maladaptitoj, verkistoj, mistikuloj, pentristoj, trobadoroj; ĉar ili instruas nin vidi la mondon per malsamaj okuloj.

Kiam vi skribas ĉion bonan, kiun vi devus fari, kaj preterlasas ĉiujn malbonajn aferojn, kiujn vi faris - ĉi tiuj estas memuaroj.

Pri skribo: El du frazoj elektu la plej mallongan, el du vortoj la plej simplan, el du bildoj la plej klaran.

Bonaj aforismoj malkaŝas homon, malbonaj verkiston.

Proverboj estas por la parolo, kio estas salo por la manĝaĵo.

Citaĵo; maniero reprodukti alies vortojn malĝuste.


Arto

La nuntempo plej facile vidas la novan en la arto, la posteularo la eternan.

Artisto bezonas ne nur diri ion, kion aliaj homoj ne kapablas, sed ankaŭ ion, kion aliaj ne kuraĝas diri.

Progresoj en arto ne konsistas en forviŝi limojn, sed en pli bone ekkoni ilin.

Avangardistoj estas homoj, kiuj ne vere scias kien ili iras, sed unue tien ili alvenas.


[Kirjat ja taide]