Post-saĝo estas la plej preciza scienco.
Scienco kaj teknologio
Komplikaj sistemoj kondukas al neantaŭvideblaj sekvoj.
Scienco estas kompreno de la mondo kaj arto estas ĝia spirito.
Pri la
natursciencoj:
- Biologio, se ĝi estas verda aŭ movas.
- Kemio, se ĝi odoras.
- Fiziko, se ĝi ne funkcias.
- Matematiko, se ĝi estas nekomprenebla.
- Ekonomio aŭ psikologio, se ĝi ŝajnas ne havi sencon.
Post-saĝo estas la plej preciza scienco.
En scienco, la honoro apartenas al tiu, kiu konvinkas la mondon, ne al tiu, kiu unue elpensis la ideon.
Neniam ripetu sukcesan eksperimenton.
Ĉiu difino estas limo.
Escepto neniam konfirmas regulon, sed detruas ĝin.
Pri scienca esplorado: La rezultoj estas ĉiam bonaj, tiel longe ke ne ekzistas iuj ekvivalentoj al kio oni povas ilin kompari.
Per statistiko, vi povas pruvi ion ajn, se vi nur kolektas sufiĉe da taŭgaj materialoj.
Ekonomiisto estas homo, kiu povas esprimi la evidentan nekompreneble.
Se faktoj ne subtenas la teorion, oni devas forigi ilin.
La scienco memmortigas, kiam ĝi akceptas nur certan doktrinon.
La funkcio de la fakulo estas ne esti pli prava ol aliaj, sed malpravi pro pli kompleksaj kialoj.
Se vi ŝtelas ideon de unu persono, vi estas kulpa de plagiato, sed se vi ŝtelas de multaj, vi faras sciencan esploradon.
La sola maniero por regi la naturon estas obei ĝin.
Tekniko
Ĉiuj sistemoj devas esti desegnitaj por elteni la plej malbonan kazon.
Ĉio kunvenita rompiĝos baldaŭ aŭ malfrue.
Komputiloj estas nefidindaj, sed homoj estas eĉ pli nefidindaj.
Ju malpli da malsamaj funkcioj havas la aparato, des pli bone ĝi funkcias kaj daŭras. Ekzempel; Komparu la martelon kun la aŭto.
Komplikaj sistemoj kondukas al neantaŭvideblaj sekvoj.
Ĉiuj sistemoj, kiuj dependas de homa fidindeco, estas nefidindaj.
Nenio estas tiel bona, ke ĝi ne povus esti farita eĉ pli bone.
[Tiede ja tekniikka]