Nur per viaj agoj via vivo akiros signifon.
501 - 600
La vivo egaligas ĉiujn homojn, la morto reliefigas la plej signifajn.
- Estro estas tiu, kiu scias fari sin superflua.
- Racia homo adaptiĝas al la mondo. Neracia homo provas adapti la mondon al liaj deziroj. Tial ĉiu progreso dependas de la neracia homo.
- Feliĉo estas la kapablo forgesi tion, kion ne povas esti ŝanĝita.
- Patriotoj ofte parolas pri povi morti por sia lando, sed neniam pri mortigo por ĝi.
- En la tombejo estas multaj, kiuj sciis, ke ili estis neanstataŭeblaj.
- La limoj de saĝo - Ĝi kutimas esti nomita frenezo.
- Zorge analizu vian deprimon kaj vi rimarkos, ke ĝi ofte radikas en via vundita memamo.
- Pri viaj iluzioj, vi konas nur la rompitajn.
- La plej grava karakterizo de gvidanto estas la kuraĝo fari decidojn.
- Lasu pasinto kaj pluiru.
- La morto havas bonan flankon: ĝi metas limon al maljuneco.
- Estas por mi pli facile batali por miaj principoj ol vivi laŭ ili.
- La donacoj de feliĉo ne estas egale distribuitaj.
- Proverboj estas por la parolo, kio estas salo por la manĝaĵo.
- Vi amikiĝas pli rapide per interesiĝo pri aliaj, ol per provo ke ili interesiĝu pri vi.
- Prokrasto estas danĝera maniero nei la veron.
- Ĉiam pardonu viajn malamikojn; nenio alia tiel ĝenas ilin.
- Herezo estas nur alia nomo por libereco de penso.
- Kiel estro, certigu, ke dungitoj estas bone informitaj kaj havas la ŝancon partopreni en planitaj ŝanĝoj en la laborejo kaj ke ili ankaŭ ricevas ŝancojn disvolvi en la laboro.
- Estas malsaĝe preĝi al la dioj, se vi plenumas per sia propra potenco.
- Kolizioj inter du malsamaj doktrinoj ne estas katastrofo - ĝi estas ebleco.
- Timo por morto estas pli malbona ol morto.
- Estas por mi pli facile pardoni malamikon ol amikon.
- Kulto al herooj estas kulto al bonŝanco.
- Interpreto estas la venĝo de la intelekto al la arto.
- Sincereco ne signifas diri ĉion, kion vi pensas, sed ke vi vere signifas ĉion, kion vi diras.
- Pardono estas virto de la kuraĝuloj.
- Kiel estro, vi rezignis pri via rajto fari senkulpigojn.
- Estas neeble por mi ĝui neagadon, mi havas tiom da por fari.
- Vi malkovras vian feliĉon pli malrapide ol vian malfeliĉon.
- Diru al mi, kion vi malestimas, kaj mi montros al vi viajn limojn.
- Tiu viro estas danĝera - Li kredas tion, kion li diras.
- La erara baza supozo restas videbla en la konkludoj.
- Pli bona estas pardono ol venĝo.
- La vero estas la celo de la filozofio, sed ne ĉiam de la filozofo.
- Ili povas fari ĉion, ĉar ili kredas, ke ili povas.
- La tasko de gvidado estas produkti pli da gvidantoj, ne sekvantoj.
- Ĉion, kion mi povas pensi, mi povas pensi klare. Ĉion, kion mi povas diri, mi povas diri klare. Sed ĉion, kion mi povas pensi, mi ne povas diri.
- Saĝulo kreas pli da ŝancoj ol li trovas.
- Ĉu mi mortus, doktoro? Tio estus la lasta afero, kiun mi farus.
- Kie ĉiuj pensas same, neniu pensas tre multe.
- Malfeliĉa estas la lando, kiu bezonas heroojn.
- Agnoski vian eraron pruvas, ke vi estas pli saĝa hodiaŭ ol hieraŭ.
- Antipatio pli bone analizas, sed nur simpatio komprenas.
- Tiuj, kiuj havas la plej rektan spinon, estas plej malproksimaj de la fokuso de la problemo.
- Ĉiufoje, kiam mi estas ĉe la flanko de la plimulto, estas tempo por mi preni paŭzon kaj pensi.
- En ĉio estas beleco, sed ne ĉiuj vidas ĝin.
- Mortaj ĉeloj tenas la arbon vertikala.
- Kio kaŭzas envion? La interspaco inter volo kaj kapablo.
- Satiristo estas homo, kiu malkovras malagrablajn aferojn pri si mem kaj diras tiajn aferojn pri aliaj.
- La vento kaj la ondoj estas ĉiam flanke de la plej lerta maristo.
- En scienco, la honoro apartenas al tiu, kiu konvinkas la mondon, ne al tiu, kiu unue elpensis la ideon.
- Titoloj flatas averaĝojn, embarasas ilin pli bone kaj ĝenas ilin pli malbone.
- Tiuj, kiuj diras, ke supre estas plenplena, ili neniam estis malsupre.
- Ĉiu tempo respondecas pri sia propra. Sed ne forgesu legi pri ili por lerni por la estonteco.
- Ĉiuj ideologioj havas la plej minimuman komunan denominatoron: la soldato!
- Sperto estas la nomo, kiun ni donas al niaj eraroj.
- Kiel ajn malofta estas la vero, ĝia provizo ĉiam estis pli granda ol postulo.
- Feliĉo estas kiel sonĝo: vi konsciiĝas pri ĝi nur post vekiĝo.
- Kontraŭ hazardo vi ne povas protekti vin.
- Malsaĝulo kaj lia mono baldaŭ disiĝos.
- Oficisto volas pli da subuloj, ne konkurantoj. Li ankaŭ produktas pli da laboro por siaj kolegoj.
- Per armiloj povas mortigi teroristojn, pere edukado povas mortigi terorismon.
- Kiu multe scias, tiu malmulte parolas.
- Ĉiu ekvido de ĝojo estas mirinda. Ĝi venas negajnita kaj neniam aĉeteblas.
- Estas karakterizaĵo de ĉiuj movadoj kaj krucmilitoj, ke psikopatiaj ingrediencoj leviĝas al la supro.
- Aŭskultu racion, alie ĝi dolore rememorigos vin.
- Kio estas la sunbrilo por la floroj, estas rideto por la homaro.
- Kiu povas leki, tiu povas mordi.
- Estas la malsaĝuloj, kiuj laboras, la saĝuloj povas vivi sur ĝi, ke la malsaĝuloj laboras.
- La viziulo mensogas al si mem, la mensoganto nur al aliaj.
- Via loko en la socio estas determinita de tio, kion homoj diras pri vi malantaŭ via dorso.
- La malfortuloj kredas je feliĉo - la fortuloj je kaŭzo kaj efiko.
- Ĉiu el ni povas erari, sed nur malsaĝuloj persistas en sia iluzio.
- Vidite de la luno, homaj atingoj sur la Tero aspektas kiel serioza haŭta malsano.
- Ju pli da leĝoj la registaro kreas, des pli da krimuloj estos.
- Feliĉo estas mistero same kiel religio kaj neniam ĝi devus esti raciigita.
- Kion ĉiuj kredis, ĉiam kaj ĉie, havas ĉiujn perspektivojn esti erara.
- Malsaĝulo estus tenata kiel saĝa, se li ne nur malfermus sian buŝon.
- Vizioj estas la ideoj de la estonteco.
- Metu fiulon en la spotlumon kaj li agos kiel honesta homo.
- Informoj, kiuj estas facile kompreneblaj kaj uzeblaj, sed malĝustaj, estas pli utilaj ol vero, kiu estas kompleksa kaj malfacile komprenebla.
- Ĉiu viro estas mastro de sia domo - ĝis la gastoj estas foriritaj.
- La plej malbona maniero akiri ideojn estas ĉasi ilin.
- Imagaj doloroj ne estas pli mildaj, ĉar ili estas imagaj.
- Kio estas la avantaĝoj de demenco? Ricevas novajn amikojn ĉiutage.
- Feliĉo favoras la kuraĝulojn.
- Pri kio oni ne povas ŝerci, tio malofte meritas esti prenita serioze.
- Por povi gvidi homojn, vi devas turni la dorson al homoj.
- Fakulo estas profesia idioto en unu areo kaj ordinara idioto en ĉiu alia.
- Infero ne estas loko krom animstato.
- Via manko de feliĉo depentas pro tio, ĉar vi havas tempon por pensi ĉu vi estas feliĉa aŭ ne.
- Ĉiu difino estas limo.
- Ĉiuj bestoj estas egalaj, sed iuj estas pli egalaj ol aliaj.
- Ju pli rapide kaj detale vi malkaŝos la malbonajn novaĵojn, des malpli da damaĝo ĝi faros.
- La malsaĝulo sonĝas pri riĉeco, la saĝulo pri feliĉo.
- La malforto de forto estas, ke ĝi nur kredas je forto.
- Vi ne povas inspiri mense malriĉajn homojn, nur inciti al fanatikeco.
- Ĉiu solvo kreas novajn problemojn.
- Ĉiuj admiras bonan perdanton krom lia edzino.
Kion vi pensis pri la supraj "proverboj"? Sendu retmesaĝon al "Esperanto@Livet-lar.se"